Lajos Kántor (pentristo)
Aspekto
Lajos Kántor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kántor Lajos |
Naskiĝo | 24-an de novembro 1922 en Vajdácska |
Morto | 30-an de novembro 2012 (90-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1949–1954) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Lajos Kántor [lajoŝ kAntor], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kántor Lajos estis hungara pentristo.
Lajos Kántor[1] naskiĝis la 24-an de novembro 1922 en Vajdácska, li mortis la 30-an de novembro 2012? ie (eble en Budapeŝto).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lajos Kántor frekventis teknikan lernejon en Salgótarján inter 1934-1940. Li akiris diplomon en Hungara Belarta Altlernejo en 1954. Lia plej grava instruisto estis Gyula Hincz, Endre Domanovszky, Aurél Bernáth kaj Jenő Barcsay. Depost la diplomo li ofte ekspoziciis. En 1962 li studvojaĝis al Pollando, en 1976 en Francio, en 1968 li havis stipendion en Romo. Li dekomence apartenis al la abstraktismo. Li ricevis 3 premiojn inter 1972- 1975.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1963 Keszthely
- 1978, 2000, 2007 Budapeŝto
- 1985 Tiszaújváros
- 1986 Kölesd
- 2008 Sárvár
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- 1962, 1969, 1998, 2002 Budapeŝto
- 1971 Varsovio
- 1992 Vieno
- 1997 Arthalo Budapeŝto
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Katona lovakkal (1963)
- Gépi mozgásformák (1974)
- Nyár (1985)
- A tó (1993)
- Agónia II. (1998)
Liaj mozaikoj
[redakti | redakti fonton]- Marmora mozaiko (Universitato de Panonio en Veszprém (urbo))
- Ceramika mozaiko (Budapeŝto)